somero pasas...
ombro de nokta arbo
venas proksimen
ho malvarmete! ...
fontano disradias
voĉon de vento
somera luno
spegulas sin sur vitro ...
kara ĉapitro
hajkista ĉaso...
fekundeca somero
ja bardaŭ pasos
tajfuno venis...
ridaĉanta vizaĝo
sur vetermapo
Ili estas belaj! Dankon!
ReplyDelete